Esperanto laŭ la Aŭtenta Metodo

Volumo 1

Tio estas didaktika libro por instruado de Esperanto laŭ la aŭtenta metodo. La plej karakteriza trajto de la aŭtenta metodo estas la ekskluziva uzo de aŭtenta materialo, t.e. ne specife kreita por didaktikaj celoj. La gramatikaj temoj ne estas do organizitaj laŭ strukturita plano sed proponataj laŭ la ordo en kiu ili aperas en la tekstoj. Tial la plej uzataj gramatikaj formoj aperas tre ofte, dum la malpli uzataj malpli ofte aŭ eĉ neniam. La unua celo de tiu ĉi metodo ne estas fakte instrui ĉiun gramatikan aspekton de la lingvo, sed lernigi la plej oftajn esprimojn, kiuj plej utilas por komenci paroli ĝin. En la aŭtenta metodo la evoluo de parolaj kompreno kaj esprimo havas la plej altan prioritaton. La studantoj estu tial instigataj de la instruisto kiom eble plej ofte voĉlegi la tekstojn kaj atenti sian prononcon. El ĉiu teksto ekzistas aŭdoversio elŝutebla el la interreto. Plia grava trajto de la aŭtenta metodo estas la daŭra kunlaboro de la studantoj, kiuj ĉiam duope komparu siajn solvojn de la taskoj, antaŭ ol diskuti ilin kun la instruisto. La komparo vekas dubojn kaj demandojn, kiuj riĉigas la komunan diskuton kaj la lernadon de la lingvo. En la aŭtenta metodo oni plurfoje klarigas kaj ripetas la gramatikajn konceptojn, por ke la studantoj ilin pli bone enmemorigu. La tekstoj de la unuaj lecionoj estas dufoje proponataj, skribitaj el malsamaj vidpunktoj, tiel ke la studantoj havu pli larĝan komprenon de ties signifo. En la aŭtenta metodo la instruisto zorgu ne korekti la studantojn, dum ili klopodas paroli Esperanton, ĉar tio malhelpus la evoluigon de ilia esprimkapablo. Li instigu ilin klopodi paroli flue, sen zorgi pri eblaj eraroj, ĉar estas la klopodo paroli flue, kiu plibonigas ilian esprimkapablon. ...   

Autore
Andrea Vaccari
Edizioni
Amazon Publishing
Anno
2022
Categoria
Lingue
Formato
B5 (JIS)
Pagine
128
Prezzo
€ 12.00